Antaŭ kelkaj tagoj, mi havis tre timigan defion. mi promesis al unu afablega kaj aktiva virino de nia subtena grupo por bestoj, ke mi kun ŝi iros por helpi por nutri kaj kuraci la malsanajn hundojn je skabio. Nu, fakte tiu ĉi estis defio por mi ĉar mi ege malkutime tuŝas malsanajn hundojn. cetere, mi tute ne havas sperton pri kiel trakti malsanajn hundojn, precipe hundoj kiuj havas transdoneblan malsanon al homoj. Sed fakte mi ĝuste por defii min kaj gusti la amon al bestoj, kiu interesas tiun virinon tiom ĝeniĝi sed servi bestojn. Mi daŭre timis ke ĉu mi povas malsaniĝi? kaj ĉu mi tie tuj timos kaj poste ĉe ŝi hontos pro miaj agoj? (fakte la malsano ne estas mortiga por ni homoj, sed iom timiga, sed por la hundoj ja mortigas. ŝi trovis tiujn ĉi hundojn preskaŭ mortaj!) mi dirante la aferon al kelkaj miaj proksimuloj, vidis ilian reagon kiel reago al frenezulo kiu perdis sian cerbon. (krom la reago de mia plej kara amiko, kiu plene komprenis min) Kaj ili tute ne komprenis kial mi ŝatas defii min pri ĝi.
Ĉiuokaze, mi iris kun ŝi al tiu loko (kiu estis ekster la urbo en nefinita konstruaĵo) kaj post saluti la gardiston, eniris la lokon. Ni devis kunporti pezaĵojn en ege varma vetero al tre malproksima punkto. ĉiuokaze, ni finfine ŝvitante akiris la lokon kaj vidis la hundojn kaj metis la pezaĵojn sur la planko. ekuzis la mankovrilojn kaj eniris en malsekura kaj malpura loko de la hundoj. unue, mi diru ke la varmeco tie estis ĉ 50 gradoj! (jes, mi nek ŝercas nek troiĝas). Ni metis manĝaĵon por ili, eklavis la tutan plankon, metis purajn litojn por ili kaj metis akvon por ili. poste, ni devis kapti ilin kaj doni medikamenton al ili kaj strigli ilin atenteme. kaptante tiujn malsanajn hundojn, kiuj pro varmeco ege rapide spiris. fakte ne estis timiga afero, kiel mi imagis. estis ege ege plezura. ili, kvankam tutmalsana kaj jam sen hararo tute, estis ege ĉarmaj kaj mi ja amplene karesis ilin. Post fini niajn laborojn kaj lavi niajn manojn plenatente. ni revenis sed miris ĉar la gardisto timis tuŝi nin! ili diris ke ni karesis malsanajn hundojn! ni ridis kaj klarigis ke ni ja lavis niajn manojn. Post adiaŭi, ni iris al alia loko por nutri kelkajn surstratajn hundojn. kaj mi por doni manĝaĵon al eta forfuĝema hundo devis iom postkuri, estis ege mojosa kaj plaĉa sperto kaj poste ni iris al vilaĝo por nutri ties hundojn. tie, envenante, inafnoj kuris al ni kaj afable bonvenis nin. kaj poste helpis al ni por trovi la hundojn kaj nutri ilin. ĉie nur afableco estis videbla. kaj poste kelkaj el ili invitis nin al teo sed nu, ni urĝe devis reveni ĉar jam estis noktmalfrue.
Post finfine reveni hejmen, mi pensis pri kiel mi unue timis pri ĉio sed kiel ili estis plaĉe, kaj kiel la ago aspektis frenezeca al aliaj sed esence estis ege ĝojiga afero por mi kaj mi ankoraŭ sentas ĝian plezuron en mia koro. mi pensas ke donante amon al homoj/bestoj ni bruligas la amon en nia koro, kiu plenĝojigas nin kaj kaŭzas feliĉan vivon por ni. Mi baldaŭ revenos tie kaj ree nutros ilin. kaj mi por mia tuta vivo ne lasos nutri kaj helpi malsanajn bestojn.
Kaj mi fine devas diri ke tiu virino, kun kiu mi iris al tiu loko, ĉiutage preskaŭ iras tie. Kaj ŝi agis/as kiel heroino. mi ja ĝojas ke en nia mondo, vivas tiaj afablegaj homoj.
Mirinda afero, bone rakontata. Kion okazos poste kun la hundoj?
Dankegon, la hundoj estas tie ankoraŭ kaj zorgataj. kaj post iom pliboniĝo ni ree liberigos ilin. kaj kuracos kelkajn aliajn, en tiu regiono bedaŭrinde troviĝas multaj surstrataj hundoj kiuj malsanas kaj se ni ne kuracu ilin, ili mortos. verŝajne ni poste provos trovi hejmon por ili kaj ne plu liberigi ilin surstrate malfacile vivi. Ni ĉiel klopodos por havigi al ili bonan vivon. (kaj parenteze, se post ilia saniĝo, iu de alia lando volu ilin, ni senprobleme povas sendi.)
Bone ke vi zorgas pri venonta vivo de tiuj malĝoja kreaĵoj. En Britio ekzistas specialaj hejmoj por tiaj aferoj. Ofte bestŝatantoj demandas por hundoj...
Ho bonege, kaj cetere, ĉu vi povas eble eldoni la retejon aŭ kontaktilon de kelkaj tiaj domoj por ke mi sciu kiel ili funkcias kaj eble trovi kunlaborad-vojon