Kreskanta germana ekonomio

in #esperanto7 years ago (edited)


Kun preskaŭ du procentoj ekonomia kreskado Germanio staras kiel plej forta lando en Eŭropo. Stataj fakuloj vidas eĉ pli da kreskado ol antaŭvidita kaj ekonomikistoj atendas tion denove por la jaro 2019.



La ekonomio profitas de forta hejma ekonomio kaj ankaŭ de pli ampleksa tutmonda progreso. Unu kialo de tiu kreskado estas la grandskala eksportado. Tio eblas pro forta privata kaj ŝtata investado en Germanio. Ankaŭ la konstrua kampo estis plue stimulita de malaltaj interezoj kaj granda demando por loĝejoj.

Kompreneble la bona ekonomio ankaŭ plenigos la kasojn de la ŝtato. Por tiu ĉi jaro, pliigo en la buĝeto elstaras de 26 ĝis 28 miliardoj da eŭroj. Oni atendas ke la troo kreskos ĝis 37 miliardoj da eŭroj en 2018. Laŭ prognozoj, la proporcio de ŝuldo de la ŝtato rilate al la ekonomia elspezoj tiam estos sub la 60 procenta marko.
Por la labormerkato, la longdaŭra progreso nun havas iujn problemojn. Senlaboreco daŭre falas (nuntempe 5.7 procentoj de popolo estas senlaboruloj), sed la nombro de vakantaĵoj daŭre kreskas. Aparte en la konstruindustria kampo mankas laboristoj. 

Plej  grava por la germana ekonomio estas mekanika inĝenierado, kaj kiel kutime forta postulo de eksterlande daŭre helpas kreskigi germanan maŝinkonstruadon. Dum ordonoj de Germanio pliigis nur unu procenton, postulo de eksterlande leviĝis je ĉirkaŭ 15 procentoj. 

Do ĉio staras bone en Germanio, ĉu ne? 

Se ni rigardas al la rezultoj de ĵusta balotado en Germanio, ni vidas la socio troviĝas en granda ŝanĝo, kvankam Angela Merkel denove gvidos la ŝtaton en la venontaj kvar jaroj. La pligrandiĝo de subtenantoj de la dekstre konservativa partio AFD estas ege maltrankviliga.
Multegaj homoj ne plu sentiĝas kontenta en lando, pli kaj pli socie dividita. Ankaŭ ekster Germanio homoj ne ŝatas la germanan sukceson. Por multaj, Germanio per agresema eksportpolitiko konkeras siajn eŭropajn partnerojn. Tio estas rigardata kiel ekonomia milito, kaj maltrankviligaj bildoj de la pasinteco aperas denove.

Foto, libera de PIXABAY

Dankon pro via atento. Bonan tagon al ĉiuj amikoj !

Sort:  

Amazing. Is that picture taken by you?

As stated at the end of the article, it is from Pixabay. Great isn't it? My article is about growing German eoconomic power.

Hi there @johano
Welcome to steemit. Feel free to follow me @jazz2858
Ill follow back and will upvote your post. Tq

Dankon amiko, mi vizitos vian blogon!