Distanco ĉiam disigas nin
Sed io interligas nin
Tage kaj nokte
Eble ĝi estas amo
Mi parolas al vi en mia soleco
Dum certa momento
Forgesi mian zorgon
Eĉ momenton
Mi vidas vin antaŭ mi
En nia ĝardeno
Miaj manoj en viaj manoj
Ni marŝas inter la arbaro
Vi donas al mi floron
Mi ricevas feliĉon
Mi sentas vian tenerecon
Vi kisas min vi karesas min
Mi malfermas la okulojn
Mi nur trovas vian ombron
En mia ĉambro
Kun mia koro enamiĝinta
Mi trovas vin en mia koro
Kiel reĝo
Mi trovas min kiel floro
En viaj brakoj
Mi trovas vin proksime al la ĉielo
Kiel anĝelo
Mi trovas min kiel stelo
Kaj ĉiam mi pensas
Mi trovas vin en mia libro
Bela amrakonto
Mi esperas vivi
Por vi unu tagon
Mia koro parolas al vi
Kaj mi ne povas paroli
Via koro parolas al mi
Kaj komencu alvoki min
Mi amas vin
Eĉ se la distanco nin disigas
Mi amas vin
Eĉ se ĝi malfruas